Thursday, 18 September, 2025г.
russian english deutsch french spanish portuguese czech greek georgian chinese japanese korean indonesian turkish thai uzbek

пример: покупка автомобиля в Запорожье

 

Guo en ŝuo : Learn Esperanto with subtitles - Story for Children "BookBox.com"

Guo en ŝuo : Learn Esperanto with subtitles - Story for Children "BookBox.com"У вашего броузера проблема в совместимости с HTML5
Boos are playful creatures. Meera stumbles upon Puzzle, the Boo, stuck inside her shoe. Guo en ŝuo De Kuzhali Manickavel Ĉu vi iam vidis guojn? Ili estas ludemaj estaĵoj kiujn vi kredas vidi nokte sub via lito. Iuj similas al oranĝkoloraj zebroj, aliaj al flugantaj helikoj. Foje ili incitas vin foje ili igas vin terni! Ili eĉ kapablas meti ĉokoladon en viajn malplenajn poŝojn! Puzlo la Guo iom similis al elefanto, sed li estis plej ofte viola kaj malgranda kiel muso. Mira ekvidis lin hazarde iun matenon. Li ploris kaj ĝemis, lia postaĵo estis kaptita en ŝia ŝuo. “Mi verŝajne sonĝas,” ŝi pensis. Ŝi malforte pinĉis lin por vidi kio okazos. “Uj!” ellasis Puzlo. “Ho, mi bedaŭras,” ŝi pardonpetis. “Mi estas kaptita!” li kriis. Fakte li estis blokita tie dum la tuta nokto kaj perdis la esperon ree liberiĝi. Mira atente rigardis lin. “Mi provos helpi vin,” ŝi diris, kaj tiris liajn krurojn. Ŝi puŝis lin de malantaŭe. Ŝi eĉ frapis la plankon per la ŝuo. “Mi povus meti vin en sapan akvon,” ŝi sugestis. Ne, Puzlo timis bobelojn. “Ĉu mi verŝu oleon sur vin?” ŝi demandis. Puzlo ekprotestis kaj singultis. Li absolute ne volis havi oleon sur si! “Mi scias kiel haltigi vian ploradon!” Mira ĝoje kriis. Ŝi komencis tikli Puzlon. Guoj estas tre tiklemaj kaj, preskaŭ tuj liaj ridoj skuis lian korpon. Ju pli Mira tiklis lin, des pli li moviĝis ĝis kiam subite… “Vidu! Vi liberiĝis!” kriis Mira kun ekscito, frapante siajn manojn. Puzlo palpebrumis. Li movis siajn krurojn. Li movis sian voston. Li movis ankaŭ sian tutan korpon, por certiĝi. “Jes! Mi liberiĝis!” li diskonigis dum li saltis tra la ĉambro. Li saltis sur ŝian manon kaj ridetis, “Kion vi deziras havi antaŭ ol mi foriros? Ĉu ĉokoladon? Ĉu mi malaperigu vian lernejon?” “Ĉu vi devas foriri?” demandis Mira malgaje. “Mi ŝatus ke vi restu kun mi. Ni povus esti geamikoj!” Guoj ne havis homajn geamikojn... “Tio estas bonega ideo!” li respondis, “Nur diru ‘Puzlo la Guo, mi volas vidi vin’ kaj mi venos!” “Ĉu vi promesas?” ŝi volis scii. “Mi promesas!” diris Puzlo. La lerneja buso laŭte hupis. “Bone, ni ludos post la lecionoj. Ĝis baldaŭ!” ŝi diris kaj rapidis eksteren. Post la lernejaj lecionoj, Mira iris en la ĝardenon, ŝi fermis siajn okulojn kaj flustris la magiajn vortojn. Aŭdeblis zuma sono kaj Puzlo aperis fulmorapide! Ili ridis kaj ludis ĝis la sunsubiro. Ekde tiu tago, Mira kaj Puzlo estis tre bonaj geamikoj. Author: Kuzhali Manickavel Illustrations: Emanuele Scanziani Music: Holger Jetter Animation: Alfrin Multimedia Translation : Nicole Else Narration : Timothy Tikker & Olivia Tikker FREE Apps for iPads & iPhones: http://www.bookbox.com/ios FREE Apps for Android phones & tablets: http://www.bookbox.com/android Many more stories, languages & multiple subtitle options: http://www.bookbox.com
Мой аккаунт